Oftaj Demandoj pri "Esperantilo" kaj respondoj

Kiel ŝanĝi la grandecon kaj arton de literoj?

Uzu menuon "Preferaĵoj->Literfamilio" kaj "Preferaĵoj->Litergrandeco". Se vi volas daŭre uzi la literojn, uzu la menuon "Preferaĵoj->Konservu Preferaĵojn"

Kiel redakti multajn dosierojn samtempe?

Unue malfermi novan fenestron per "Dosiero->Nova Fenestro" aŭ tajpu "Ctrl-n", poste malfermu la dosieron en tia fenestro "Dosiero->Malfermu Dosieron". Vi povas ankaŭ uzi unu funkcion "Dosiero->Malfermu Dosieron en nova Fenestro" aŭ "Ctrl-b"

Kiel ŝanĝi la valenton de verboj?

Uzu la redaktilon de radikaro "Lingvistiko->Redaktaro Redaktilo". Serĉu la verbon, ŝanĝu la velanton kaj konservi ŝanĝojn per butono "Akceptu ŝanĝojn".

Kiel importi propran liston kun tradukoj?

1) Preparu la liston en redaktilo laŭ la suba formato. Vi povas ankaŭ redakti la liston per Esperantilo. Estas grave, ke la listo uzas la UTF-8 kodoprezenton.
esperanta vorto; nacia traduko1, nacia traduko2
Lanĉu la vortaron kaj elektu la necesan lingvon (menuo "Vortaro"). Uzu menuo (Vortaro->Importu Vortliston) por importi la liston. Atentu ke Ne uzu proprajn priskribojn por mallongigi vortojn, ĉar la leksikono estas (por pola lingvo) aŭ estos uzata por aŭtomata traduko. Metu pluajn priskribojn nur en rondaj parentezoj. Uzu nur bazajn vortarajn enskribojn, sed ne fleksiajn formojn (ekz. "oj, an, ajn") Falsaj ekzemploj
komputila muŝo; Maus
homo; Mensch(en)
luko; Dach- oder Kellerfenster
akordiĝo; Übereinkunft/-kommen
Pravaj ekzemploj
muŝo; Maus
homo; Mensch
luko; Dachfenster, Kellerfenster
akordiĝo; Übereinkunft, Übereinkommen

Kial tiu lingva programo enhavas tiom da eraroj en lingvaĵo kaj kial la aŭtoro de programo ne bone regas la lingvon kaj samtempe volas programi tiuspecan programon?

Mi mem komprenas min kiel programisto kaj la programado interesas min plejparte. Mi parolas kelkajn lingvojn sed ne pro mia talento kaj interesiĝo sed pro la devo kaj sorto. Por mi lingvo estas necesa unuavice por komunikado kaj kiam la komunikado funkcias la tasko de lingvo estas plenumita. Tial verŝajne mi ne tre atentas la lingvaĵon en programo. Por mi estas pli interesa la demando, ĉu iu komputila algoritmo funkcias ol, ĉu la priskribo de algoritmo estas lingve ĝusta. Mi scias, ke mi ne bone konas Esperanton kaj mi solvis tiun problemon laŭ informatika vojo, programi komputilan helpilon, unue nur por mi. Mi esperas, ke la programo povas esti uzebla ankaŭ por aliaj uloj, kiuj devas komuniki, sed ne volas iĝi lingvaj spertuloj. Mi volonte akceptas konsilojn kaj rimarkojn de spertaj Esperantistoj. Mi daŭre lernas la lingvon kaj volas memkompreneble bone ĝin uzi.

Ĉu la programo estas bona por komencantoj

Nun la programo estas nur limigite bona por komencatoj. Atentu, ke la programo ne estas ĝis fino programita kaj neperfekta. Vortaroj estas konstruitaj surbaze de statistikaj metodoj kaj povas enhavi erarojn. Ĉe duboj pri lingvaĵo bonvolu demandi spertajn Esperantistojn aŭ konsulti fakan literaturon. Mi ebligis la vojon, ke ĉiu uzanto povas modifi vortarojn kaj sendi la ŝanĝojn al mi. Mi esperas, ke sur tiu vojo ankaŭ lingvistoj povas kunlabori ĉe plibonigo de programo.