Profesia tradukado per programo "Esperantilo"

Komputiloj povas helpi malmultekoste kaj efektive traduki tekstojn, sed tio bezonas bonan planadon kaj konon de diversaj iloj kaj teknikoj. En lastaj jaroj ekestis diversaj normoj, kiuj ebligas la kunlaboron inter diversaj iloj en unu tradukoproceso. Ekestis ankaŭ liberaj kaj senkostaj iloj, kiujn oni povas kombini en unu potenca traduksistemo. Oni povas ankaŭ kombini diversajn tipojn de iloj por atingi plej bonajn rezultojn por specifa tasko.
Oni povas distingi subajn tipojn de iloj:
  1. teksto redaktiloj (por Esperanto taŭgas precipe nur UTF-8 redaktiloj)
  2. dokumento redaktiloj por rezultaj formatoj (OpenOffice, MS-WORD, HTML-Redaktiloj)
  3. literumiloj (povas literumi tekstojn)
  4. filtroj - povas konverti diversaj formatoj en norma formato XLIFF por sekva prilaboro kaj rekonverti en rezulta formato.
  5. XLIFF-Redaktiloj - Redaktiloj precipe por tradukistoj
  6. TMX-iloj - povas aŭtomate traduki jam konatajn frazojn
Profesiaj tradukaj sistemoj enhavas ofte multajn funkciojn en unu ilo kaj povas esti uzataj diversmaniere.

Ekzempla kombino de liberaj iloj

Por malofta tradukado de teksto-dosieroj aŭ HTML-paĝoj sen tradukmemoro

Por tradukado de teksto-dosieroj aŭ HTML-paĝoj kun tradukmemoro

Tradukmemoroj estas sistemoj, kiuj enmemorigas foje tradukitajn tutajn frazojn, kaj povas aŭtomate traduki frazojn, kiujn ĝi jam konas. Diversaj sistemoj povas interŝanĝi tradukmemoroj per dosieroj en formato (TMX) Tiaj sistemoj estas uzebla por malkomplikaj tekstoj (tekstoj en programaro) aŭ kiam frazoj ofte ripetas. Ankaŭ tekstoj (priskriboj), kiuj ŝanĝigas ofte kaj devas esti tradukataj ĉiufoje. Je pli granda estas la nombro de jam tradukitaj frazoj des pli valora estas la sistemo. Ekzempla Proceso pro HTML tradukado
  1. Konvertu HMTL al XLIFF-Formato kun "Translution" XLIFF-Filtro uzado (pli pri tiu vidu "Translution" dokumentaro)
  2. Se vi jam havas tradukmemoron (TMX-Dosierojn), lanĉu TMX-Servilo kaj traduki aŭtomate konatajn frazojn en XLIFF-Redaktilo
  3. Maŝina traduko per Esperantilo. Vi faru tion en komanda linia modo esperantilo.exe -traduku XLIFF 'viaDosiero'
  4. Akceptu kaj alĝustigu mane tradukojn per XLIFF-Redaktilo
  5. Memorigu viajn tradukojn en TMX sistemo por sekvaj tradukoj (vidu duan paŝon)
  6. Per XLIFF-Filtro konvertu XLF dosieron al HTML

Por tradukado de komplikaj formatoj el Esperanta lingvo al pola lingvo.

Ekzempla proceso pro Traduko de "MS-Word" dosierojn
  1. Ŝutu MS-Word dosieron en OpenOffice kaj konservu tion en OpenOffice formato. OpenOffice povas ankaŭ legi aliajn formatojn.
  2. Konvertu OpenOffice-dosieron al XLIFF-Formato kun Translution XLIFF-Filtro uzado (pli pri tiu vidu "Translution" dokumentaro)
  3. Se vi jam havas Tradukmemoro (TMX-Dosierojn), lanĉu TMX-Servilo kaj traduki aŭtomate konatajn frazojn en XLIFF-Redaktilo
  4. Maŝina traduko per Esperantilo. Vi faru tion en komanda linia modo esperantilo.exe -traduku XLIFF 'viaDosiero'
  5. Akceptu kaj modifu mane tradukojn per XLIFF-Redaktilo
  6. Memorigu viajn tradukojn en TMX sistemo por sekvaj tradukoj (vidu duan paŝon)
  7. Per XLIFF-Filtro konvertu XLF dosieron al OpenOffice
  8. Per OppenOffice softvaro vi povas rekonverti la tradukitan OpenOffice formaton al MS-Word, sed vi pli bone uzu ekzemple PDF-Formaton aŭ lasu la dosieron en OpenOffice formato, kiu ne estas posedaĵo de iu firmao.

Proceso de tradukado

La proceson de aŭtomata tradukado oni povas dividi en 3 ŝtupoj.
  1. preparo de fontaj tekstoj (antaŭ aŭtomata prilaboro)
  2. maŝina tradukado
  3. prilaboro de rezulta teksto kaj aliaj rezultoj (post aŭtomata prilaboro)
traduka sistemo

Preparo de fontaj tekstoj

Ju pli bona la fonto teksto des pli bona la rezulto. La bonon de fonta teksto oni povas pritaksi laŭ la ebleco de programo korekte analizi la fontan tekston. Atentu, ke: Precipe ĉiu verba subfrazo devas esti separita je komo. La uzo de komo laŭ reguloj de germana lingvo estas la plej avantaĝa por la programo. La programo havas problemojn kun analizo de dispartigitaj frazpartoj kaj postmetitaj atributoj, kvankam ili estas korektaj esperantaj frazoj. La programo ofte ne suptenas novaj lingvaj formoj, kiujn ne enhavas la Fundamento. Ankaŭ nekonataj vortoj povas negative influi la sintaksan analizoj kaj poste la tradukadon.
Ekzemploj
problema frazo korekto
Bonan mi legis libron. Mi legis bonan libron.
Mi aĉetis la libron bonan. Mi aĉetis la bonan libron.
Mi legis la libron tiam kiam mi havas liberan tempon. Mi legis la libron tiam, kiam mi havas liberan tempon.

Maŝina tradukado

Vi povas uzi plene aŭtomatan tradukadon aŭ duone aŭtomatan tradukadon (vidu menuon Tradukado->Interaktiva Tradukado). Vi povas kalibrigi la tradukado al viaj bezonoj (vidu menuon Tradukado->Prejeraĵoj)

Prilaboro de rezulta teksto kaj aliaj Rezultoj

Principe ĉiu rezulta teksto devas esti atente tralegita. Maŝina traduko produktas ofte nevole ridindajn teksojn kaj povas eĉ rezulti alian sencon de teksto. En traduka reporto vi rigardu la statistikon de vortoj sen traduko. Do vi povas kompletigi la vortaron.

Gravaj normaj formatoj

Ligiloj:

Pri tradukado helpe de komputila tekniko Softvaro (nur libera kaj senkosta programaro)